Author: Nahum Tate; Leonard Ivor Gentle Hymnal: TTT-Himnaro Cigneta #110a Lyrics: 1. Dum nokte gardis al ŝafar'
Ŝafistoj, laŭ la mor',
Alstaris apud paŝtistar'
Anĝelo meze gloro,
Anĝelo meze glor'.
2. Ĉar teruriĝis tiu ar',
Ne timu ! diris li,
Sciigon bonan por homar'
Venigas mi al vi,
Venigas mi al vi.
3. Hodiaŭ jen en Bet-Leĥem,
El David famili',
Naskita estas Kristo mem,
Savanto nun por vi,
Savanto nun por vi.
4. La sanktan bebon trovos vi,
Jen signo — en humil'
En stala trogo kuŝas ĝi,
La vera Dia Filo,
La vera Dia Fil'.
5. Subite estis kun l' anĝel'
Armeo en aer'
Laŭdante Dion en ĉiel',
Dirante super tero,
Dirante super ter':
6. Al Dio en ĉielo, glor',
Kaj paco sur la ter',
De nun al homoj Di-favor' —
Savigo kaj espero,
Saviĝo kaj esper'. Topics: Christmas Tune Title: CHRISTMAS
Dum nokte gardis al ŝafar'