1. Dum nokte gardis al ŝafar'
Ŝafistoj, laŭ la mor',
Alstaris apud paŝtistar'
Anĝelo meze glor'.
Ĉar teruriĝis tiu ar',
Ne timu ! diris li,
Sciigon bonan por homar'
Venigas mi al vi.
2. Hodiaŭ jen en Bet-Leĥem,
El David famili',
Naskita estas Kristo mem,
Savanto nun por vi.
La sanktan bebon trovos vi,
Jen signo — en humil'
En stala trogo kuŝas ĝi,
La vera Dia Fil'.
3. Subite estis kun l' anĝel'
Armeo en aer'
Laŭdante Dion en ĉiel',
Dirante super ter':
Al Dio en ĉielo, glor',
Kaj paco sur la ter',
De nun al homoj Di-favor' —
Saviĝo kaj esper'.