
Author: H. L. Turner; Ros' Haruo Appears in 1 hymnal Refrain First Line: Kiom longe? Jesu', Sinjor', Lyrics: 1. Ja eble aŭrore, dum tago sin vekas
Kaj lumo la ombrojn de l' nokto trastrekas,
Revenos Jesu' en pleneco de gloro
Por akcepti la proprajn de l' mond'.
Kiom longe? Jesu', Sinjor',
Ĝis ni kantos en ĥor',
"Li revenas! Haleluja!
Haleluja, amen! Haleluja, amen!"
2. Aŭ eble tagmeze, aŭ eble krepuske,
Aŭ eĉ en noktmeza mallumo embuske
Signalos ekbril' ke revenas Jesuo
Por akcepti la proprajn de l' mond'.
Kiom longe? Jesu', Sinjor',
Ĝis ni kantos en ĥor',
"Li revenas! Haleluja!
Haleluja, amen! Haleluja, amen!"
3. Kriante "Hosana!" descendos anĝeloj
Kun gloraj sanktuloj el altaj ĉieloj;
Kun graco kronanta la brovon, Jesuo
Ekakceptos la proprajn de l' mond'.
Kiom longe? Jesu', Sinjor',
Ĝis ni kantos en ĥor',
"Li revenas! Haleluja!
Haleluja, amen! Haleluja, amen!"
4. Ho ĝojo, ho ravo! forpasi sen morto,
Sen morbo — tuj savo! plej inda fin-sorto:
Ascendi tra l' nuboj dum Kristo en gloro
Akceptas la proprajn de l' mond'.
Kiom longe? Jesu', Sinjor',
Ĝis ni kantos en ĥor',
"Li revenas! Haleluja!
Haleluja, amen! Haleluja, amen!" Topics: Return of Christ Scripture: Mark 14:62 Used With Tune: CHRIST RETURNETH
Ja eble aŭrore, dum tago sin vekas