1. For, longe for, en Judea land',
Al ŝafistar' kantis anĝel-band':
Gloro al Di', Gloro al Di',
Gloro al Di' en plejalto;
Pac' al ter', al homoj bon',
Pac' al ter', al homoj bon'.
2. Dolĉas ĉi vortoj pri sava am'.
Ĵuras kompaton ĉiel-proklam':
Gloro al Di', Gloro al Di',
Gloro al Di' en plejalto;
Pac' al ter', al homoj bon',
Pac' al ter', al homoj bon'.
3. Kun la anĝeloj ĝoj-kantu ni,
Kantu elkore; nin helpos Di':
Gloro al Di', Gloro al Di',
Gloro al Di' en plejalto;
Pac' al ter', al homoj bon',
Pac' al ter', al homoj bon'.
4. Venu la temp' kiam tra l' tut-mond'
Kantos sublime homara rond':
Gloro al Di', Gloro al Di',
Gloro al Di' en plejalto;
Pac' al ter', al homoj bon',
Pac' al ter', al homoj bon'.
Source: TTT-Himnaro Cigneta #144