1. Diru la vorton, kaŝitan en kor’,
Longe de nun, longe de nun;
Kantu la kanton de ĉarma sonor’,
Longe de nun, longe nun!
Ofte turmentis min peza ĉagren’,
Ĉio heliĝis per via reven’.
Estas ja l’ am’ kiel brila ruben’,
Longe de nun, longe nun!
Iam ni sidis sub verda tili’,
Longe de nun, longe de nun;
2. Tie promesis ni amon al ni,
Longe de nun, longe nun!
Mi nur penadis por via favor’,
Vi min amuzis per gaja humor’,
Restis de l ’ amo plej dolĉa memor’,
Longe de nun, longe nun!
Multaj aliaj flatadis ja vin,
Longe de nun, longe de nun;
Tamen vi amis fidele nur min,
Longe de nun, longe nun!
3. Amon timigas nek tent’ nek danĝer’,
Estas kun vi paradizo sur ter’,
Dolĉe sonoras feliĉa mister’,
Longe de nun, longe nun!
Source: TTT-Himnaro Cigneta #101