1. Diris el la nokta hel'
al paŝtistoj la anĝel':
"Granda ĝoj'!
En la urbo de David'
Di' fariĝis homa id'.
Estro Li de l' ĉiel'."
2. "Li, la granda Dia Vort',
kuŝas tie en malfort'.
La Savant'
saltis el la Dia hal',
loĝas ĉi en povra stal',
hom' pro la homa sort'."
3. Sendis Lin la Dia am',
nutros Lin patrina mam'.
Stranga voj':
Tiu, kiu naskis Lin,
tamen restis virgulin',
in' en virgin-ornam'.
4. Do al Dio estu glor',
ben', jubilo kaj honor',
laŭda kant',
al la Patro kaj Spirit',
kaj al Li, la Nov-naskit',
nun kaj je ĉiu hor'.
Source: TTT-Himnaro Cigneta #99