Go Ad-Free
If you regularly use Hymnary.org, you might benefit from eliminating ads. Consider buying a Hymnary Pro subscription.
If you regularly use Hymnary.org, you might benefit from eliminating ads. Consider buying a Hymnary Pro subscription.
1. Al vi, Sinjoro, estu honoro, laŭdo, glor',
al kiu dolĉe kantis la infanara ĥor'.
“Ho filo de Davido! Ho Izraela reĝ'!
Mesio profetita en Dia sankta leĝ'!”
2. Vin laŭdas anĝelaro en la ĉiela mond';
Kaj sur la tero homoj kantadas je respond'.
Hebreoj palmobranĉojn portadis antaŭ vi;
kaj preĝojn, himnojn, laŭdojn prezentas ankaŭ ni.
3. Kantadis ili antaŭ la kruco-agoni';
kaj nun al vi tronanta jen nia melodi'.
La laŭdo de infanoj ĝojigis vin, Sinjor';
ho, nian kanton ankaŭ akceptu kun favor'.
Source: TTT-Himnaro Cigneta #16
First Line: | Al Vi, Sinjoro, estu honoro, laŭdo, glor' |
English Title: | All glory, laud and honor |
Author: | Theodulf, Bishop of Orléans |
Translator (English): | J. M. Neale |
Translator (Esperanto): | Clarence Bicknell |
Language: | Esperanto |
Refrain First Line: | Al Vi, Sinjoro, estu honoro, laŭdo, glor' |
Copyright: | Public Domain |
Piano/OrganMore Piano/Organ... | ![]() |
ChoralMore Choral... | ![]() |
InstrumentalMore Instrumental... | ![]() |
HandbellsMore Handbells... | ![]() |