Text: | Al Vi, Sinjoro, estu honoro, laŭdo, glor' |
Author: | Teodulfo de Orleano |
Translator: | Clarence Bicknell |
Translator (Latin to English): | John Mason Neale |
Tune: | ST. THEODULPH |
Composer: | Melchior Teschner |
Media: | MIDI file |
(Refreno:)
Al vi, Sinjoro, estu honoro, laŭdo, glor',
al kiu dolĉe kantis la infanara ĥor'.
1. “Ho filo de Davido! Ho Izraela reĝ'!
Mesio profetita en Dia sankta leĝ'!”
2. Vin laŭdas anĝelaro en la ĉiela mond';
Kaj sur la tero homoj kantadas je respond'.
3. Hebreoj palmobranĉojn portadis antaŭ vi;
kaj preĝojn, himnojn, laŭdojn prezentas ankaŭ ni.
4. Kantadis ili antaŭ la kruco-agoni';
kaj nun al vi tronanta jen nia melodi'.
5. La laŭdo de infanoj ĝojigis vin, Sinjor';
ho, nian kanton ankaŭ akceptu kun favor'.
Text Information | |
---|---|
First Line: | “Ho Filo de Davido! Ho Izraela Reĝ'! |
Title: | Al Vi, Sinjoro, estu honoro, laŭdo, glor' |
Author: | Teodulfo de Orleano |
Translator (Latin to English): | John Mason Neale |
Translator: | Clarence Bicknell |
Refrain First Line: | Al Vi, Sinjoro, estu honoro, laŭdo, glor' |
Language: | Esperanto |
Scripture: | |
Topic: | Hosanna!; Palm Sunday |
Tune Information | |
---|---|
Name: | ST. THEODULPH |
Composer: | Melchior Teschner (1615) |
The version of the tune in the accompanying MIDI file is medley of a number of variants, about which a clarifying note (in Esperanto) is to be found at http://www.geocities.ws/cigneto/thcart/StTheodulph1.html.
Media | |
---|---|
MIDI file: | St. Theodulph/Valet will ich dir geben (5-variant medley) |