Author: Sarah Flower Adams; diversaj (mozaiko) Hymnal: TTT-Himnaro Cigneta #96 Lyrics: 1. Dio, pli apud vin, pli apud vin!
Eĉ se per kruca voj’ vi levos min;
Ĉio nur tiros min, Dio, pli apud vin —
Pli apud vin! Pli apud vin!
2. Se voje kovros min nokta kurten’,
Sur tera lito, kun ŝtona kusen’;
Sonĝoj venigu min, Dio, pli apud vin —
Pli apud vin! Pli apud vin!
3. Ĉio montriĝu nur ŝtup’ al ĉiel’,
Kion alsendas vi kun ama cel’;
Voku anĝeloj min, Dio, pli apud vin —
Pli apud vin! Pli apud vin!
4. Tiam laŭdkantos mi en frua hor’;
Kreos Betelon el ŝtona dolor’;
Kaj per sufero pli alproksimiĝos mi,
Dio, al vi, Dio, al vi.
5. Se ĝoje flugos mi tra la eter’,
Preter la sun’ kaj lun’ kaj stela sfer’;
Kantos ankoraŭ mi, Dio, pli apud vi —
Pli apud vi! Pli apud vi! Topics: Faith, Confidence in God Languages: Esperanto Tune Title: PROPIOR DEO
Dio, pli apud Vin