Author: Marteno Lutero (Martin Luther); William John Downes; Albrecht Kronenberger Hymnal: TTT-Himnaro Cigneta #113 Lyrics: 1. „El alt' ĉiela venas mi
kun bona, nova histori',
kun histori' de l' Dia sav',
kantota nun por via rav':
2. „El elektita virgulin'
naskiĝis beb', ĝojigi vin,
fragila beb', potenca por
tristecon vian preni for.
3. „Li estas Kristo, la Sinjor',
Li volas homojn en dolor',
konsoli, levi el mizer',
por pekoj esti la ofer'.
4. „Feliĉon ĉian portas Li
al vi de l' Patro, via Di',
ke vivu vi kun ni en ĉoj'
nun kaj post via monda voj'.
5. „Vi trovos en malpompa stal'
la Dian Filon sub vual'
de povra bebo, tamen Li
la Reĝ' de ĉiu galaksi'.”
6. Do kuru ni al Li kun gaj'
Samkiel la paŝtistoj, kaj
rigardu, kion donis Di'
per Sia kara Fil' al ni.
7. Ho nobla gast', al Vi bonven'
ĉe ni, plagitaj de ĉagren',
de pekemeco kaj fier'. —
Ho, kiel danki Vin en ver'?
8. En alta trono glor' al Di',
ĉar Sian solan Filon Li
donacis; do la anĝelar'
ĝoj-kantas pro la nova jar'. Topics: Christmas Scripture: Luke 2:10 Languages: Esperanto Tune Title: AUS FREMDEN LANDEN
El alt' ĉiela venas mi