![Text Text](https://hymnary.org/sites/hymnary.org/themes/newhymn/icons/20x20/page-text.png)
Author: Nahum Tate; Liland Brajant Ros'; Liland Brajant Ros' Hymnal: TTT-Himnaro Cigneta #112 Lyrics: 1. Dum ŝafistoj gardis gregon je la noktomeza horo,
Jen anĝelo venis el Ĉiel’, kaj ĉirkaŭbrilis gloro,
Kaj ĉirkaŭbrilis glor’.
2. “Ne timu!” diris li, ĉar teruris ilin ĉagrenego;
“Al vi kaj ĉiuj homoj mi rakontas pri benego,
Rakontas pri beneg’.
3. Al vi en reĝa Bet-Leĥem’ naskiĝis Davidido:
La Savonto, Kristo, la Sinjor’ — jen signo por algvido,
Jen signo por algvid’:
4. La ĉielan Bebon trovos vi, videblan en humilo,
Vinditan per ĉifona tuk’, kun trogo por lulilo,
Kun trogo por lulil’
5. Tiel finparolis la seraf’, kaj tuj aperis ĥoro
Laŭdanta per la jena kant’ al Dio la Sinjoro,
Al Dio la Sinjor’:
6. “Ĉia gloro al Plejalta Di’, kaj al la tero paco,
Kaj Di-favoro al la homar’, eterne sava graco,
Eterne sava grac’!” Topics: Christmas Languages: Esperanto Tune Title: CHRISTMAS
Dum ŝafistoj gardis gregon