Hymnal: TTT-Himnaro Cigneta #47 First Line: Beb' de Maria en stala trogo Lyrics: 1. Beb' de Maria en stala trogo —
Kreinto nia, Estro kaj Di'
Lin anĝelaro laŭdas ĉiele —
Nia pekaro restas sur li.
2. Ame li portis homan malforton;
Vivis kaj mortis sur nia ter'
Li, la Savinto de la homaro,
Forta venkinto kontraŭ infer'.
3. Jam profetita homa infano,
Surtronigita supre en glor'.
Estro reganta la universon —
Sed nin gardanta en sia kor'. Topics: Christmas Languages: Esperanto Tune Title: BUNESSAN
Beb' de Maria