Author: Stefano el Marsaba; G. M. Hollis; John Mason Neale Appears in 3 hymnals Lyrics: 1. Ĉu lacega, korpremita, en aflikto, vi?
Venu Kriston, kaj ripozu nun ĉe Li.
2. Kiel povas mi rekoni Lin gvidant' por mi? —
Vundojn en pied', man', flanko, havas Li.
3. Ĉu Li portas diademon sur ĉiela tron'? —
Jes, Li portas — sed ĝi estas dorna kron'.
4. Se mi trovos Lin kaj sekvos ... ? — Tie ĉi dolor'
estos via sort', kun larmoj kaj labor'.
5. Kio por la fidelulo estos la donac'? —
Fino de malĝojo ĉia, vera pac'.
6. ĉu al peto senkompata estos Lia kor'? —
Ne ĝis tero kaj ĉielo pasos for.
7. ĉu Li ja min benos, se mi sekvos Lin sen ĉes'? —
Apostoloj kaj sanktuloj diras: Jes. Topics: Jesus Christ Scripture: Matthew 11:28 Used With Tune: CHRISTUS CONSOLATOR Text Sources: Ad 435 = HE 79
Ĉu lacega, kor-premita, en aflikto, vi?