Author: Philip Doddridge; Leonard Ivor Gentle Hymnal: TTT-Himnaro Cigneta #177 First Line: Ho ĝoja son'! aŭskultu vi, Lyrics: 1. Ho ĝoja son'! aŭskultu vi,
Nun venas la Sinjor';
Preparu kanton ĉiu lang',
Kaj tronon ĉiu kor'.
2. Li venas savi al homar'
El jugo de Satan';
Katenojn ferajn rompas li
Per ĉiopova man'.
3. Li venas al la mizerul',
Lin levas el dolor',
Kaj ankaŭ al la humilul'
Li venas kun favor'.
4. Ho Princ' de Paco, gloru ni
Al via kara nom';
"Hosana"! ĝoje sonu nun
De ĉiu danka hom'. Topics: Advent Languages: Esperanto Tune Title: BRISTOL
Ho ĝoja son'!