Author: Reginald Heber; Agnes Burton Deans Hymnal: TTT-Himnaro Cigneta #59 Lyrics: 1. Ĉe arktaj neĝo-montoj, hom-plena orient',
Afrikaj sunaj fontoj, proksima okcident';
ĉe valo kaj kamparo, rivero kaj arbar',
nin vokas gefrataro en ĉenoj de erar'.
2. Nin ravas birda sono, allogas ĉiu flor',
troviĝas ja malbono nur en la homa kor':
kaj vane riceviĝas de l' homo ĉiu bon';
li blinde genuiĝas al ligno kaj al ŝton'.
3. Ĉiele lum-benitaj, ĉu rifuzadu ni
al homoj nesavitaj la scion pri l' Mesi'?
"Vin savis Krista amo, akceptu lin en ver'!"
sonadu la proklamo en ĉiu land' sur ter'.
4. Ruliĝu, mara ondo, kaj ventoj, blovu vi,
ke venku tra la mondo la Krist-evangeli'.
Ĝis laŭ fervora preĝo revenos Krist' al ni,
Savinto, Dio, Reĝo — kaj ĉie regos li. Topics: Missionary Labor Scripture: Mark 16:15 Languages: Esperanto Tune Title: MISSIONARY HYMN
Ĉe arktaj neĝo-montoj