Author: Will Lamartine Thompson; David B. Richardson Appears in 1 hymnal Refrain First Line: "Al mi, al mi; Venu, laculoj, al mi." Lyrics: 1. Dolĉe kaj ame Jesuo alvokas,
vokas al vi kaj al mi;
ĉe la portal' Li atendas kaj serĉas,
serĉas por vi kaj por mi.
"Al mi, al mi; Venu, laculoj, al mi."
Dolĉe, fervore, Jesuo alvokas:
Venu, pekanto! al mi.
2. Kial ni restas dum Li dolĉe petas,
petas por vi, kaj por mi;
Kial ni ne lian amon atentas? —
Amon al vi kaj al mi.
3. Tempo rapidas, momentoj forpasas,
pasas de vi kaj de mi;
Ombroj kuniĝas, la morto alvenas,
venas al vi kaj al mi.
4. Ho! por la am', kiun baldaŭ Li donos,
donos al vi kaj al mi;
Malgraŭ la pekoj pardonon li havas,
havas por vi kaj por mi. Topics: Invitation and Acceptance Used With Tune: THOMPSON
Dolĉe kaj ame Jesuo alvokas