Go Ad-Free
If you regularly use Hymnary.org, you might benefit from eliminating ads. Consider buying a Hymnary Pro subscription.
Text: | Ho paŝtistoj ĉi |
Translator: | Esperantiginto nekonata |
Tune: | PASTERZE MILI |
Composer: | P. Studziński, 16th c. |
1. Ho paŝtistoj ĉi, kion vidis vi?
Ni ekvidis infaneton,
Jesu-Kriston, Di-Fileton,
Jen naskiĝis Li. Jen naskiĝis Li.
2. Ĉu palacon Li havis ĉirkaŭ Si?
Estis stalo tre malriĉa
kaj por bovoj nur sufiĉa.
Jen palac' de Di'. Jen palac' de Di'.
3. Kaj en kia lit' kuŝis Sinjorid'?
Trog' per fojno plenigita
kaj kap-tuko dismetita
estis Lia lit', estis Lia lit'.
4. Kiajn donojn vi portis por Mesi'?
Ni dankeman donis koron,
por ĝojigi Di-Sinjoron
dum la vivo-pen', dum la vivo-pen'.
Text Information | |
---|---|
First Line: | Ho paŝtistoj ĉi, kion vidis vi? |
Title: | Ho paŝtistoj ĉi |
Polish Title: | Pasterze mili, cośćie widzieli |
Translator: | Esperantiginto nekonata |
Language: | Esperanto |
Topic: | Christmas |
Source: | Ad 231; traditional Polish carol, 18th c.; in Ni vivu laŭeble plej bele, 1985 ("Paŝtistoj karaj"); revised in Adoru, 2001 |
Tune Information | |
---|---|
Name: | PASTERZE MILI |
Composer: | P. Studziński, 16th c. |
Media | |
---|---|
MIDI file: | ![]() |