Sankta, Sankta, Sankta ! Dio Eternulo !
Frumatene nian laŭdon kantos ni al Vi :
Sankta, Sankta, Sankta ! Forta kaj kompata !
En tri Personoj, unu glora Di'.
Sankta, Sankta, Sankta ! sanktular' adoras,
Ĉe la vitra maro orajn kronojn ĵetas ĝi ;
Antaŭ Vi ĥeruboj falas kaj serafoj,
Estis kaj estas kaj ĉiam estos Vi.
Sankta, Sankta, Sankta ! kvankam Vi kaŝiĝas,
Kaj rigardi vian gloron eĉ ne povas ni,
Vi sanktega estas, kaj krom Vi neniu
Estas perfekte pura, ama, Di'.
Sankta, Sankta, Sankta ! Dio Eternulo !
Vian Nomon laŭdos ĉio, kion faris Vi :
Sankta, Sankta, Sankta ! Forta kaj kompata !
En tri Personoj, unu glora Di'. Amen.
Source: Himnaro (Unua Kolekto) #2a