1. La ĉaro! La ĉaro veturas en brul',
Dum kolere descendas al ter' l' Eternul'.
Jen ĝi sin radirigas tra l' nuba medi',
Kaj Ĉielo sin klinas sub ŝarĝo de Di'!
2. La gloro! La gloro! Anĝela arme':
Miĥaelon ĝi sekvas en arda obe',
Kun sanktuloj, martiroj en kongregaci'
Kaj la palm-kronitaro de la eklezi'.
3. Trumpeto! Trumpeto! Jam aŭdis Infer':
Jen sin movas loĝantoj de l' tomboj de l' ter'—
Nun el nordo, el sud', el la grund', el la mar'
Venas generacioj de l' tuta homar'!
It looks like you are using an ad-blocker. Ad revenue helps keep us running.
Please consider white-listing Hymnary.org or getting Hymnary Pro
to eliminate ads entirely and help support Hymnary.org.