1. Kiam mortis Jesuo, pro tima konfuz'
la disĉiploj forfuĝis kun fido de mus'
al la mar' Galilea, denaska azil',
al la vivoj lasitaj pro Dia la Fil'.
La mateno aŭroras. Fiŝ-ĉasis la band'
tra la nokt' sen sukceso. Jesu' sur la strand'
jen Li staras kaj krias, «Infanoj, ĉu vi
havas ion por manĝi, por manĝi kun mi?»
Ili ne lin rekonis dum reta la his':
«Bedaŭrinde ni kaptis neniom da fiŝ'!»
Kaj Jesuo konsilis, «Al dekstra la flank'
vian reton elĵetu — ne plu estos mank'!"
La sugeston ekprovis la fiŝ-kaptistar';
Tro pleniĝis la ret' por ĝin levi el mar'.
Lin ekkonis Johano, kun ĝojo en kor'
flustris, «Hej, Petro, vidu, jen nia Sinjor'!»
Petro, tion aŭdinte, sin vestis por naĝ',
kaj en maron sin ĵetis, impetis al plaĝ'.
La ceteraj disĉiploj vel-venis post li
kun amaso da fiŝoj, ja cent kvindek tri.
«Venu do, maten-manĝu!» invitis Jesu'.
«Jen mi estas la pan', mi satigos vin plu.
Morto mortis — kaj, Petro, se min amas vi
fiŝkaptisto, nun paŝtu la ŝafojn por mi!»