Homoj kaj infanoj tra l' mondo dolĉe himnu al
La eterna Dio per laŭdaj voĉoj en aer'!
Kantu kun anĝeloj, suno, lun' kaj steloj:
Sankta, sankta, ĉia glor' al Dio ja!
Benu Lin maten', vesper', fenomenoj de l' veter' —
Ĉiel-arko signas pri Lia interlig' kun ni.
Kie reĝas Dio, Amo regas ĉion:
Sankta, sankta, ĉia glor' al Dio ja!
Ŝtorm', diluvo, muĝa mar', senripoza rif-ondar',
Maldormanta akvo-fal', kresto kaj krutega val',
Kantu Lian gloron, laŭdu la Sinjoron:
Sankta, sankta, ĉia glor' al Dio ja!
Source: TTT-Himnaro Cigneta #206