1. Ho Revivanto, al Vi estu glor'!
Al Vi venko-kanto ĝis l' eterna hor'!
Venis jen l' angelo en la bril' de Di';
For de l' tombo-kelo rulis ŝtonon li.
Ho Revivanto, al Vi estu glor'!
Al Vi venko-kanto ĝis l' eterna hor'!
2. Jen Li aperas : estas Li, Jesu',
Reĝ', Savanto - veras, ne malcertu plu!
Ĝojon do elspiru, Di-popolo vi,
Kaj senĉese diru : Venkis Kristo-Di'!
Ho Revivanto, al Vi estu glor'!
Al Vi venko-kanto ĝis l' eterna hor'!
3. Ĉu mi forcedu? Ĉiam vivos Li,
Do je Li mi kredu, Paco-Princo Di';
Li triumfo-festo, forto kaj subten',
Vivo kaj majesto, premos ne ĉagren'.
Ho Revivanto, al Vi estu glor'!
Al Vi venko-kanto ĝis l' eterna hor'!
Source: TTT-Himnaro Cigneta #189