1. Ĝardenen mi venas en sol',
dum la rozoj rose plu glimas,
kaj al mi por ben' sonas flustre: "Jen
la Dia Fil' proksimas..."
Kaj promenas ni, kaj min benas li,
kaj min nomas sia en ver' —
kaj la ĝoj' komuna dum tempo kuna
superas al ajna ceter'.
2. Parolas li; jen, lia ton'
tiom dolĉas, birdoj silentas!
Kaj la melodi', kiun donis li —
en koro mi ĝin sentas,
Kaj promenas ni, kaj min benas li,
kaj min nomas sia en ver'--
kaj la ĝoj' komuna dum tempo kuna
superas al ajna ceter'.
3. Volonte mi restus kun li
en ĝardeno ĝis la vespero,
sed min vokas for lia voĉo por
lin servi sur la tero...
Kaj promenas ni, kaj min benas li,
kaj min nomas sia en ver'--
kaj la ĝoj' komuna dum tempo kuna
superas al ajna ceter'.
Source: TTT-Himnaro Cigneta #155