1. En la reĝa Betlehemo iam estis bovdomet’;
Tie al Mari’ naskiĝis Kristo kiel infanet’;
Kaj por ŝia sankta filo trogo estis la lulilo.
2. Dio la ĉielon lasis por alveni tie ĉi;
Bovinejo Lin ŝirmadis, sur la fojno kuŝis Li.
Kaj Li loĝis kun pekuloj kaj humilaj malriĉuloj.
3. Li aŭskultis kaj atentis la parolojn de l’ patrin’,
Kuŝis kontraŭ ŝia brusto, amis kaj obeis ŝin.
Tiel same estu ni obeemaj, kiel Li.
4. Ĉar Li estis la ekzemplo por infanoj sur la ter’,
Same vivis Li, malgranda kaj senforta, kun sufer’.
Jes, Li konas nian koron, ĉiun revon, ĝojon, ploron.
5. Kaj pro Lia granda amo ni mem vidos Lin en glor’;
La iama infaneto nun reĝadas, la Sinjor’;
Kaj ni ĝoje sekvos Lin, kien ajn Li gvidos nin.
6. Li ne estos en stalaĉo kun la bovoj apud Li,
Sed kronita en ĉielo ĉe la dekstra man’ de Di’.
Tie ni, kun anĝelaroj, laŭdos dum eternaj jaroj.
Source: TTT-Himnaro Cigneta #126