1. Dio majesta! kiu ordonas
Ventojn kaj fulmojn, reĝanta en glor';
Vi el ĉielo la mondon disponas:
Donu la pacon al ni, ho Sinjor'.
2. Dio potenca! juste kolera,
Montru kompaton pri nia dolor'.
Nin ne forlasu en horo danĝera:
Donu la pacon al ni, ho Sinjor'.
3. Dio kompata! Ni honte konfesas:
De via vojo vagadis ni for;
Sed vi pardonon post pento promesas:
Donu pardonon al ni, ho Sinjor'.
4. Dio plensaĝa! La mondon ni vidos
Ĝoja, libera, pro via favor';
Tra la mallumo la regno rapidos —
En via tempo ĝi venos, Sinjor'.
5. Nin do timigas nenia danĝero;
Vin ni laŭdados kun fido en kor';
Ĉie regados la paco sur tero:
Ĉiu nacio vin laŭdos, Sinjor'.
Source: TTT-Himnaro Cigneta #94