Go Ad-Free
If you regularly use Hymnary.org, you might benefit from eliminating ads. Consider buying a Hymnary Pro subscription.
If you regularly use Hymnary.org, you might benefit from eliminating ads. Consider buying a Hymnary Pro subscription.
1. Anĝelar' el regnoj gloraj, trans la teron flugu vi.
Kreon laŭdis himnoj ĥoraj, himnu nun pri la Mesi':
“Venu nun, adoru nun al Krist', la ĵus-naskita Reĝ'!”
2. Paŝtistar' en kamp-deĵoro, kun la ŝafoj sub la lun',
Ĉe l' homaro la Sinjoro loĝas — jen la beba Lum';
Venu nun, adoru nun al Krist', la ĵus-naskita Reĝ'.
3. Magoj, lasu la kontemplon! Jen pli ilumina hel':
Di' ĉe l' homoj faras templon. Vin algvidos lia stel'.
Venu nun, adoru nun al Krist', la ĵus-naskita Reĝ'.
4. Jen sanktuloj plu atendas ĉe l' altaro kun esper'.
Di' subite ekdescendas inter homojn sur la ter'.
Venu nun, adoru nun al Krist', la ĵus-naskita Reĝ'.
5. Kvankam bebon jen ni vidas, sidos li sur Dia tron',
Al si la naciojn gvidos, Dios super ĉiu hom'.
Venu nun, adoru nun al Krist', la ĵus-naskita Reĝ'.
Source: TTT-Himnaro Cigneta #34
First Line: | Anĝelar' el regnoj gloraj |
English Title: | Angels from the realms of glory |
Author: | James Montgomery (1816) |
Translator: | Leland Bryant Ros (2002) |
Language: | Esperanto |
Refrain First Line: | Come and worship, come and worship |