Text: | Al Dio nun kun ĝoja kri' |
Author: | William Kethe |
Translator: | W. M. Page |
Tune: | OLD 100TH |
Composer (attributed to): | Loys Bourgeois |
Media: | MIDI file |
1. Al Dio nun kun ĝoja kri'
Alvenu ĉiu terloĝant'
Por servi lin en harmoni'
Kaj laŭdi per feliĉa kant'.
2. La Eternulo estas Di',
Li propramane kreis nin.
Ŝafaro lia estas ni,
Kaj ni kun fido sekvas lin.
3. Eniru ĝoje kun dankad'
En liajn pordojn ĉiu hom';
Kaj gloru, benu, kun laŭdad'
En lia kort' al lia nom'.
4. Li nin prizorgos ĝis la mort',
Eterna lia korfavor';
Firmege staras lia vort',
Kaj ĝi neniam pasos for.
Text Information | |
---|---|
First Line: | Al Dio nun kun ĝoja kri' |
Title: | Al Dio nun kun ĝoja kri' |
English Title: | All people that on earth do dwell |
Author: | William Kethe (1560) |
Translator: | W. M. Page |
Language: | Esperanto |
Scripture: | |
Topic: | Praise and Thanks to God |
Source: | Himnaro Esperanta, 5th ed., #5 |
Tune Information | |
---|---|
Name: | OLD 100TH |
Composer (attributed to): | Loys Bourgeois |
Source: | Genevan Psalter, 1551 |