Go Ad-Free
If you regularly use Hymnary.org, you might benefit from eliminating ads. Consider buying a Hymnary Pro subscription.
Text: | Ĉu lacega, kor-premita, en aflikto, vi? |
Author (underlying Greek hymn): | Stefano el Marsaba |
Paraphraser (Greek to English): | John Mason Neale |
Translator (English to Esperanto): | G. M. Hollis |
Tune: | STEPHANOS |
Composer: | Henry Williams Baker |
1. Ĉu lacega, korpremita, en aflikto, vi?
Venu Kriston, kaj ripozu nun ĉe Li.
2. Kiel povas mi rekoni Lin gvidant' por mi? —
Vundojn en pied', man', flanko, havas Li.
3. Ĉu Li portas diademon sur ĉiela tron'? —
Jes, Li portas — sed ĝi estas dorna kron'.
4. Se mi trovos Lin kaj sekvos ... ? — Tie ĉi dolor'
estos via sort', kun larmoj kaj labor'.
5. Kio por la fidelulo estos la donac'? —
Fino de malĝojo ĉia, vera pac'.
6. ĉu al peto senkompata estos Lia kor'? —
Ne ĝis tero kaj ĉielo pasos for.
7. ĉu Li ja min benos, se mi sekvos Lin sen ĉes'? —
Apostoloj kaj sanktuloj diras: Jes.
Text Information | |
---|---|
First Line: | Ĉu lacega, kor-premita, en aflikto, vi? |
Title: | Ĉu lacega, kor-premita, en aflikto, vi? |
English Title: | Κοπον τε και καματον (Art thou weary, art thou languid?) |
Paraphraser (Greek to English): | John Mason Neale |
Author (underlying Greek hymn): | Stefano el Marsaba |
Translator (English to Esperanto): | G. M. Hollis |
Language: | Esperanto |
Scripture: | |
Topic: | Jesus Christ |
Source: | Ad 435 = HE 79 |
Tune Information | |
---|---|
Name: | STEPHANOS |
Composer: | Henry Williams Baker (1868) |
Notes: | Additional alternative tunes: BULLINGER and MILL BROW |
Alternative tune: CHRISTUS CONSOLATOR