Text: | Ĉe-sine kuŝas Krist' la Beb' |
Author: | Gilbert Keith Chesterton |
Translator: | Leonard Ivor Gentle |
Tune: | VAN PELT |
Composer: | Anonima |
1. Ĉe-sine kuŝas Krist' la Beb'
La haroj kvazaŭ lum'
En malespero, jen, la mond'
Sed tie ĉi, plenum'.
Sed tie ĉi, plenum'.
2. Ĉe-ŝultre kuŝas Krist' la Beb'
La haroj kvazaŭ stel',
Ruzege agas regantar'
Sed tie ĉi, fidel'.
Sed tie ĉi, fidel'.
3. Ĉe-kore kuŝas Krist' la Beb'
La haroj kvazaŭ flam'
Senfide vagas la homar'
Sed tie ĉi, Di-am'.
Sed tie ĉi, Di-am'.
4. Surkrure sidas Krist' la Beb'
La haroj kvazaŭ kron'
Sin klinas floroj, en ador',
Kaj steloj — al la tron',
La Bebo kun la Madon' !
Text Information | |
---|---|
First Line: | Ĉe-sine kuŝas Krist' la Beb' |
Title: | Ĉe-sine kuŝas Krist' la Beb' |
English Title: | The Christ-child lay on Mary's lap |
Author: | Gilbert Keith Chesterton |
Translator: | Leonard Ivor Gentle |
Scripture: | |
Topic: | Christmas |
Source: | Esperanta Himnaro 29 |
Media | |
---|---|
MIDI file: | Van Pelt |