444. Sinjoro Dio, kiam mi miregas

1. Sinjoro Dio, kiam mi miregas
Pri via Kreo—Ĉiopova plan',
La stelojn vidas, kaj tondradon aŭdas;
Kaj ĉion regas via Dia man',
Mia animo kantas nun en mi, ho granda Di', ho granda Di';
Mia Savanto, kantas mi al vi, ho granda Di', ho granda Di'!

2. Kiam konstatas mi, ke via Filo
Al homoj venis, eĉ al sinofer',
Kaj sur la kruco mortis pro redempto,
Por mi Savanto, savo kaj esper',
Mia animo kantas nun en mi, ho granda Di', ho granda Di';
Mia Savanto, kantas mi al vi, ho granda Di', ho granda Di'!

3. Kaj kiam Kristo venos kun aklamo,
Al mia hejmo ĝoje iros mi,
En adorado tie, en humilo,
Denove kantos mi, "Ho granda Di'!":
Mia animo kantas nun en mi, ho granda Di', ho granda Di';
Mia Savanto, kantas mi al vi, ho granda Di', ho granda Di'!

Text Information
First Line: Sinjoro Dio, kiam mi miregas
Title: Sinjoro Dio, kiam mi miregas
Language: Esperanto
Scripture:
Topic: God : Α KAJ Ω
Source: on the basis of an anonymous English text "O Lord, how great Thou art" (probably but not certainly the version by Stuart K. HINE)
Tune Information
Name: O STORE GUD
Source: Swedish folk tune


Text Information:

Another, in my opinion preferable, version by W. J. Downes: Ho granda Dio, kiam mi rigardas (with link to the original, etc.)

Tune Information:

Note: I suppose that the anonymous melody "How great Thou art", in the book Celebration Praise, which EH recommends, is simply O Store Gud without attribution.


Media
MIDI file: O Store Gud
More media are available on the tune authority page.

Suggestions or corrections? Contact us
It looks like you are using an ad-blocker. Ad revenue helps keep us running. Please consider white-listing Hymnary.org or getting Hymnary Pro to eliminate ads entirely and help support Hymnary.org.