Text: | Antaŭtempul', tronanta en majesto |
Author: | William Croswell Doane |
Translator: | Ros' Haruo |
Tune: | ALBANY |
Composer: | J. Albert Jeffrey |
1. Antaŭtempul', tronanta en majesto,
Vin gloros ĉiu voĉo kaj genu'.
Tra l' historio fluas la atesto
Pri via amo, beno kaj instru'.
2. Vi, sankta Patro, gvidis la infanojn
Dum la epokoj per la nub' kaj flam',
Vivajn tra maro kaj dezert'. Hosanojn
Danke ni levas en solena am'.
3. Sankta Jesuo, ho Savant', Ŝaloma
Princo, al vi ni ŝuldas pro la pac'.
Vi al sovaĝa miskonduto homa
Trudas trankvilon per pentiga grac'.
4. Sankta Spirito, Kiu ja en vero
Kreas la vivon per potenca spir',
El Vi al ni fluadis en rivero
Riĉo, prospero, sano kaj inspir'.
5. Di' Triunua, voĉe ni, kaj kore,
Laŭdas la benojn jam kronantajn nin.
Preĝe ni petas, benu plu favore,
Amu, kaj estru ĉiam kaj sen fin'!
Text Information | |
---|---|
First Line: | Antaŭtempul', tronanta en majesto |
Title: | Antaŭtempul', tronanta en majesto |
English Title: | Ancient of Days, who sittest throned in glory |
Author: | William Croswell Doane (1892) |
Translator: | Ros' Haruo (2001) |
Language: | Esperanto |
Scripture: | |
Topic: | Trustworthiness of God; Trinity |
Tune Information | |
---|---|
Name: | ALBANY |
Composer: | J. Albert Jeffrey (1886) |