Text: | Amo perfekta, super hom-pensado |
Author: | Dorothy Frances Blomfield Gurney |
Translator: | Agnes Burton Deans |
Tune: | SANDRINGHAM |
Composer: | Joseph Barnby |
1. Amo perfekta, super hom-pensado!
Ĉe via tron' humile preĝas ni:
Restu senfine amo kaj benado
Al ambaŭ kunigitaj nun de vi.
2. Ĝoje kunvivu ili sur la tero;
Benu al ili amo kaj fidel';
Ilin inspiru fido kaj espero;
Brave kuniru ili al la cel'.
3. Venku doloron via sankta ĝojo,
Brilu sur ilin via paco-stel';
Estu por ili post la monda vojo
Amo kaj viv' eternaj en ĉiel'.
Text Information | |
---|---|
First Line: | Amo perfekta, super hom-pensado |
Author: | Dorothy Frances Blomfield Gurney (1883) |
Translator: | Agnes Burton Deans |
Language: | Esperanto |
Topic: | Marriage |
Tune Information | |
---|---|
Name: | SANDRINGHAM |
Composer: | Joseph Barnby (1890) |