Go Ad-Free
If you regularly use Hymnary.org, you might benefit from eliminating ads. Consider buying a Hymnary Pro subscription.
Text: | Ja eble aŭrore, dum tago sin vekas |
Author: | H. L. Turner |
Translator: | Ros' Haruo |
Tune: | CHRIST RETURNETH |
Composer: | James McGranahan |
1. Ja eble aŭrore, dum tago sin vekas
Kaj lumo la ombrojn de l' nokto trastrekas,
Revenos Jesu' en pleneco de gloro
Por akcepti la proprajn de l' mond'.
Kiom longe? Jesu', Sinjor',
Ĝis ni kantos en ĥor',
"Li revenas! Haleluja!
Haleluja, amen! Haleluja, amen!"
2. Aŭ eble tagmeze, aŭ eble krepuske,
Aŭ eĉ en noktmeza mallumo embuske
Signalos ekbril' ke revenas Jesuo
Por akcepti la proprajn de l' mond'.
Kiom longe? Jesu', Sinjor',
Ĝis ni kantos en ĥor',
"Li revenas! Haleluja!
Haleluja, amen! Haleluja, amen!"
3. Kriante "Hosana!" descendos anĝeloj
Kun gloraj sanktuloj el altaj ĉieloj;
Kun graco kronanta la brovon, Jesuo
Ekakceptos la proprajn de l' mond'.
Kiom longe? Jesu', Sinjor',
Ĝis ni kantos en ĥor',
"Li revenas! Haleluja!
Haleluja, amen! Haleluja, amen!"
4. Ho ĝojo, ho ravo! forpasi sen morto,
Sen morbo — tuj savo! plej inda fin-sorto:
Ascendi tra l' nuboj dum Kristo en gloro
Akceptas la proprajn de l' mond'.
Kiom longe? Jesu', Sinjor',
Ĝis ni kantos en ĥor',
"Li revenas! Haleluja!
Haleluja, amen! Haleluja, amen!"
Text Information | |
---|---|
First Line: | Ja eble aŭrore, dum tago sin vekas |
Title: | Ja eble aŭrore, dum tago sin vekas |
English Title: | It may be at morn, when the day is awaking: "Christ Returneth" |
Author: | H. L. Turner (1878) |
Translator: | Ros' Haruo (1999) |
Refrain First Line: | Kiom longe? Jesu', Sinjor', |
Language: | Esperanto |
Scripture: | |
Topic: | Return of Christ |
Tune Information | |
---|---|
Name: | CHRIST RETURNETH |
Composer: | James McGranahan (1878) |