Text: | Al vi vespere gloras mi |
Author: | Thomas Ken |
Translator: | J. A. Hodges |
Tune: | TALLIS' CANON |
1. Al vi vespere gloras mi
pro ĉiu bena lum-radi';
min sub flugiloj viaj nun
proktektu ĝis matena sun'.
2. Pro via Fil' mi petas vin
pri ĉiu pek' pardonu min,
ke kun la mondo kaj kun vi
en plena paco estu mi.
3. Instruu min vivadi, ke
nur lito ŝajnu la tombej';
kaj morti, ke ĉiela glor'
min vestu en la juĝa hor'.
4. Ripozu la anim' sur vi;
kaj venu dolĉa dorm' al mi,
ke mi vekiĝu en seren'
por via servo en maten'.
5. Se nokte maldormemas mi,
trankvilajn pensojn donu vi;
malbonajn sonĝojn pelu for,
kaj restu pura mia kor'.
6. Al Dio laŭdu tuta ter’,
Lin laŭdu la ĉiela sfer’;
Laŭdadu ni sen intermit’
Al Patro, Filo, kaj Spirit’.
Text Information | |
---|---|
First Line: | Al vi vespere gloras mi |
Title: | Al vi vespere gloras mi |
English Title: | Glory to Thee, my God, this night (or, All praise to Thee, my God, this night) |
Author: | Thomas Ken |
Translator: | J. A. Hodges |
Language: | Esperanto |
Topic: | Evening |
Tune Information | |
---|---|
Name: | TALLIS' CANON |