Go Ad-Free
If you regularly use Hymnary.org, you might benefit from eliminating ads. Consider buying a Hymnary Pro subscription.
Text: | Venu nun, animo mia |
Author: | J. Franck |
Translator: | M. C. Butler |
Tune: | SCHMÜCKE DICH |
Venu nun, animo mia,
Ĝoja pro la beno Dia,
Kun laŭdkanto en la koro
Al la domo de l' Sinjoro:
Kaj en ĝia sankta paco
Petu por la Dia graco;
Universon li regadas,
Al vi tmen sin klinadas.
Ni al vi, ĉiela Reĝo,
Venas kun humila preĝo,
Viajn farojn pripensante,
Timrespekte meditante.
Vin ĉirkaŭas misteraĵoj,
Nesondeblaj profundaĵoj,
Fonto vi de ĉia scio,
De eterne sola Dio.
Suno, forpelanta timojn,
Lumiganta homanimojn,
Radianta puran ĝojon,
Brilu nun sur nian vojon.
Ni vin preĝas el la koro,
Uzu nin por via gloro;
Nutru via patra mano
Per ĉiela viva pano.
Text Information | |
---|---|
First Line: | Venu nun, animo mia |
Author: | J. Franck |
Translator: | M. C. Butler |
Language: | Esperanto |
Publication Date: | 1966 |
Topic: | Komenco de kunveno. (Beginning of Meeting.); Voko al adoro (Call to worship) |
Tune Information | |
---|---|
Name: | SCHMÜCKE DICH |
Tune found in ABCEIPRSY